Aaron David Gordon

Aaron David Gordon
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1856 (1856-06-09)
en Troianiv
Morto 22-an de februaro 1922 (1922-02-22) (65-jaraĝa)
en Deganja
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per laringa kancero vd
Tombo Deganja vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aaron David GORDON (en literumo en la jida: גאָרדאָן; en rusa skribo: Аарон Давид Гордон; en la hebrea: אהרן דוד גורדון) (9-an de junio 1856 -22-a de februaro 1922), ofte konata kiel A. D. Gordon, estis kromnomita "La sekulara sanktulo". Gordon estis agrikultura laboristo kaj aktivisto en la cionisma movado, kaj estas konsiderata la ĉefpensulo de la laborista cionismo. Praktike oni traktis lin kiel guruo. Ne nur per la verkoj de sia pensado sed ĉefe laŭ persona ekzemplo, li gvidis la cionismajn pionirojn dum la dua kaj tria alija periodo. Li ankaŭ estas fondinto de morala teorio kiu dum sia vivo kaj poste estis nomata "la labora religio" de siaj samtempuloj. Li penis fortan ideologian influon sur la kreado de la unuaj kibucoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search